15 mars 2015

Lastajn fotojn pri Marakeŝo

     Post unu horo ni foriros el nia domo por mallonga feriado. Mia edzino kaj mi bezonas iom ripozi kaj estas konate, ke por ripozi necesas forlasi la kutiman loĝejon kie ĉiam troviĝas ion por fari, ĉu vere ? 
    Per nia loĝaŭto ni planis viziti tre proksimajn lokojn en Normandio ĉar mi ne deziras longe ŝofori.

      Atendante novajn raportojn kaj fotojn, mi sendas kelkajn aliajn belajn fotojn el Marakeŝo. Ekzemple ĉu vi ne emus promenadi en tiu tre kvieta parko ?

      Ĝi estas fame konata de la turistoj pro ĝia tre intensa bluo, kies nomo estas "Bluo Maĵorel". Maĵorel estis franca pentristo kiu aĉetis la tutan proprietaĵon kaj farbis konstruaĵojn, murojn  kaj basenojn per tiu koloro.

     En la tuta parko troviĝas ekzotaj kreskaĵoj, arboj kaj dikfoliaj plantoj. Ŝajnas ke la varma klimato de Marakeŝo bone taŭgas por la plenkreskaĵo de tiaj plantoj.

       Vi ne rekonos min sed mi asertas, ke estas mi kiu estas sidanta sur la benko. Bluan pantalonon mi surmetis tiun tagon, tamen ne simila al la "Bluo Maĵorel" ! 
                                                 
      
                           Nun mi lasas vin por kelke da tempo ...   Ĝis !                        

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire