26 septembre 2014

Memorinda tago (1)

       Sabaton, la 20an de septembro 2014 restos memorinda tago por nia asocio Herouville Esperanto. La programo de la tago estis impona kun du gravaj solenaĵoj, la ĝenerala asembleo de Normandio Esperanto kaj la inaŭguro de la Skvaro del'Esperanto.
     En la Domo de Asocioj, ni aranĝis ekspozicion kaj proponis multajn senpagajn librojn.
     Tiu ĉi panelo kreita okaze de la 30a datreveno de nia asocio resumas resumas la vivon de nia klubo, de la komenco (nigra/blanka foto supre) ĝis la pormomenta fino. 

     

  Ana Sonĝanta (Shin Eun-Sook, koreianino speciale invitita por la okazo) prelegis pri edukado kaj instruo de esperanto en alternativaj lernejoj.  

    
 Sub la gvidado de Vera Vlasova kaj Mikaelo Bronŝtejn, esperantistoj el Tiĥvin (la ĝemelata urbo de Herouville), ni provkantis du kantojn en esperanto. Nia celo: kanti en esperanto dum la inaŭguro de la skvaro.



     
    Okaze de nia jubileo vizitis nin, krom la Rusoj kaj Ana, juna Japanino el Sapporo. Komencantino de apenaŭ du monatoj, ŝi estis tiun tagon travivanta sian unuan esperantistan renkontiĝon. Kvankam ŝi ne komprenis ĉion kion diris la partoprenantoj, ŝi miris pri la ĝenerala etoso de la kunveno.


     Post interŝanĝoj de donacoj inter Tiĥvinanoj kaj Heruvilanoj, la prezidanto de la normanda asocio prezentis la moralan raporton kaj la kasisto sian financan raporton. Okazis debato pri la estonto de la normanda bulteno kaj de la asocio mem, post la demisio de la kasisto kaj sekretario.

                      Fine alvenis la plej atendita momento de la tago ...

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire