10 février 2013

« Homlupo de Thiercelieux », la 19an de februaro

Dum nia kurso, la mardon 19an de februaro, okazos la rolludo « Homlupo », esperantigo de « les Loups-garous de Thiercelieux ».
La regularo estas iom simpligita por ke tiuj, kiuj ne jam konas la ludon, povu ludi pli rapide. Ĝi estas elŝutebla ĉi-tie. Jen la resumo :
  • en vilaĝeto vivas homlupoj (lupfantomoj laŭ PIV) kaj vilaĝanoj ;
  • la homlupoj manĝas vilaganojn ;
  • la vilaĝanoj mortigas homlupojn.
Sed la vilaĝanoj ne scias kiuj estas homlupoj ! La nura rimedo estas parolado kun aliaj ludantoj.

Do, mia konsilo: estu persvadanta !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire