10 décembre 2012

"VORTKROKIZI", la 12an de decembro

Dum nia kurso, la mardon 11an de decembro, okazos la tabloludo "Vortkrokizi", esperantigo de "Pictionary".



 Jen la ĉefaj reguloj : La desegnanto de la unua teamo prenas slipon el la sliparo kaj provas NUR PER DESEGNAĴOJ komprenigi la signifon de la vorto al siaj partneroj. Li/ŝi rajtas nek paroli nek gesti nek skribi vorton aù ciferon. Por komuniki, li/ŝi povas uzi nur sian skribilon. 
Sabla tempilo ritmas la ludon. Teamo kiu ne sukcesas ĝustatempe trovi la vorton donas la ĵetkubon al nova teamo. Ofte, okazas defio inter ĉiuj teamoj : tiam ĉiuj desegnantoj samtempe krokizas vorton.
La celo estas atingi kiel eble plej rapide la lastan ĉelon de la ludplato.
Vigla kaj gaja etoso garantita !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire