07 décembre 2012

Prelego pri Uzbekio



Mardon, la 4an de decembro, iom helpita de Gérard, Gigi S. prezentis prelegon pri Uzbekio en la Domo de Asocioj en Hérouville.
Ŝi klarigis kiamaniere ŝi preparis la dusemajnan vojaĝon (de la 1a ĝis la 15a de septembro 2012) kun la samarkanda esperantisto Anatoli ionesov. Amiko de Anatoli estras malgrandan vojaĝagentejon en Samarkando. Ambaŭ efike zorgis pri la programo petita de Gigi, tiel bone ke la vojaĝo estis tre agrabla kaj interesega.
Interesa ankaŭ estis la prelego. Inter la centoj da fotoj faritaj dum la restado, Gigi elektis centon. Ŝi prezentis ilin, aldonante komentojn kaj rakontante anekdotojn.
Multis la demandoj de la ĉeestantoj post la fotoprezentado kiu tre plaĉis al ĉiuj.
Se aliaj klubanoj deziras viziti tiun mirindan landon, ili scias nun kiel fari !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire