01 novembre 2012

NOVELOJ DE MIKAELO BRONŜTEJN EN LA FRANCA LINGVO

Mikaelo Bronŝtejn loĝas en Tihvin kiu estas ĝemela urbo de Hérouville Saint Clair. Li vizitis nin por la unua fojo en 1991 kaj multfoje revenis por kantadi aù prelegi.
Tri membroj de nia klubo kaj samideano de la pariza regiono francigis tri novelojn el lia novelaro aperinta en 2009, "Lecionoj por knabo". Aliaj membroj de Hérouville Esperanto poluris la tekston, faris fotojn kaj ilustris ĝin.
La moskva eldonejo "Impeto" ĵus aperigis ĝin sub la titolo "Leçons pour un garçon".
Gasto de nia societo dum sia prelegvojaĝo en januaro 2013, Mikaelo intervenos en la urba biblioteko por legi eltiraĵojn de tiuj noveloj kaj "Larimaquoi", loka asocio, legos la samajn eltiraĵojn en la franca.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire