27 novembre 2012

Kial tiel bone sukcesis nia unua staĝo ?

Tio estas fakto neneigebla, la novembra staĝo plensukcesis !
Se paroli sincere mi neniam estus imaginta, ke ni estus kapablaj alogi tiom da staĝantoj.
Nun mi demandas min pri tia sukceso. Kial tiom da frenezaj homoj rezignis ĝui semajnofinan libertempon por ekkomenci aŭ progresigi sian lernadon de tiu (laŭdire) « senutila » lingvo ?
Mi ja scias, ke por iuj estis pli oportune dediĉi sian tempon por semajnofine staĝi ol dum la tuta jaro antaŭplani regulajn kursojn, je la neŝanĝebla horo, en neŝanĝebla loko. Ili jam travivas aŭ travivis tion aliokaze kaj ne deziras denove esti kaptitaj same kiel aliloke. Por tiuj ĉi homoj nia semajnofina staĝo estis bona oportunaĵo.
Ĉu la elekto de la instruistino instigis aliajn ? Ĉu sendepende de la gvidantino ili estus partoprenontaj en la staĝo ? Malfacile respondi, ĉu ne ?
Tamen tiajn demandojn necesas fari se hazarde ni havus la intencon proponi venontjare alian staĝon.
Gérard

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire