23 novembre 2012

Esperanta staĝo en Hérouville

La traduction en français est disponible plus bas dans l’article.

Sabaton kaj dimanĉon, la 17an kaj 18an de novembro 2012, nia klubo Hérouville-Esperanto organizis sian unuan staĝon por komencantoj kaj progresantoj. Tridek kvar personoj ĉeestis, gviditaj de Svetlana smetanina, moskva esperantistino kiu profesie agadas en Rusio kaj en diversaj eŭropaj landoj.

Ĉiuj, ĉu la komencantoj, ĉu la progresantoj, feliĉiĝis pro la alta nivelo de la kursoj, la amika etoso kaj la belaj lokoj kiujn la asocio « La Voix des Femmes » disponigis al ni.
La tri manĝoj, tre abundaj, bone akvumitaj de bonaj vinoj (kelkaj alportitaj de la partoprenantoj) estis agrable taksitaj.
Ĉiuj estis lacaj je la fino de la staĝo sed kvazaŭ ĉiuj jam deziras, ke ni organizu  novan staĝon venontjare. Kial ne ? Sed… ĉu la organizinta teamo havos sufiĉe da fortoj ?
Ni ne forgesos danki s-inon Svetlana smetanina sen kiu tiu staĝo ne estus tiel plenplene fruktodona.
Raportis Gigi Sénécal


Svetlana smetanina
Samedi et dimanche, les 17 et 18 novembre 2012, notre club Hérouville-Espéranto a organisé son premier stage pour débutants et « progresantoj » (ceux qui progressent). Trente-quatre personnes étaient présentes, guidées par Svetlana smetanina, espérantiste moskovite qui enseigne de façon professionnelle en Russie et dans divers pays européens.
Tous, aussi bien les débutants que les « progresantoj », se sont réjouis du haut niveau des cours, de l'ambiance amicale et des beaux locaux mis à notre disposition par l'association « La Voix des Femmes ».
Les trois repas, très copieux, bien arrosés avec de bons vins (certains apportés par les participants) ont été bien appréciés.
Tout le monde était fatigué à la fin du stage mais presque tout le monde souhaite déjà que nous organisions un nouveau stage l'année prochaine. Pourquoi pas ? Mais… est-ce que l'équipe organisatrice en aura la force ?
Nous n'oublierons pas de remercier Svetlana smetanina sans qui ce stage n'aurait pas été aussi fructueux.

1 commentaire:

  1. Gekaraj
    Venontan mardon (la 27an de Novembro)
    Patrick parolos pri sia restado en Suda-Ameriko,
    speciale en Bona Espero (Brazilo)
    Kaj la 4an de decembro , Ĝiĝi kaj Gerard
    prezentos al ni Uzbekion .
    Venu de ĉie.
    Klod

    RépondreSupprimer