27 novembre 2012

Kial tiel bone sukcesis nia unua staĝo ?

Tio estas fakto neneigebla, la novembra staĝo plensukcesis !
Se paroli sincere mi neniam estus imaginta, ke ni estus kapablaj alogi tiom da staĝantoj.
Nun mi demandas min pri tia sukceso. Kial tiom da frenezaj homoj rezignis ĝui semajnofinan libertempon por ekkomenci aŭ progresigi sian lernadon de tiu (laŭdire) « senutila » lingvo ?
Mi ja scias, ke por iuj estis pli oportune dediĉi sian tempon por semajnofine staĝi ol dum la tuta jaro antaŭplani regulajn kursojn, je la neŝanĝebla horo, en neŝanĝebla loko. Ili jam travivas aŭ travivis tion aliokaze kaj ne deziras denove esti kaptitaj same kiel aliloke. Por tiuj ĉi homoj nia semajnofina staĝo estis bona oportunaĵo.
Ĉu la elekto de la instruistino instigis aliajn ? Ĉu sendepende de la gvidantino ili estus partoprenontaj en la staĝo ? Malfacile respondi, ĉu ne ?
Tamen tiajn demandojn necesas fari se hazarde ni havus la intencon proponi venontjare alian staĝon.
Gérard

24 novembre 2012

El kiuj departementoj venis la staĝantoj ?

Jen la departementoj el kiuj venis la partoprenantoj de la staĝo:
— el Lot-et-Garonne 1
— el Loir-et-Cher 1
— el Essonne 1
— el Eure 1
— el Manche 4
— el Orne 5
— el Calvados 21



23 novembre 2012

Esperanta staĝo en Hérouville

La traduction en français est disponible plus bas dans l’article.

Sabaton kaj dimanĉon, la 17an kaj 18an de novembro 2012, nia klubo Hérouville-Esperanto organizis sian unuan staĝon por komencantoj kaj progresantoj. Tridek kvar personoj ĉeestis, gviditaj de Svetlana smetanina, moskva esperantistino kiu profesie agadas en Rusio kaj en diversaj eŭropaj landoj.

11 novembre 2012

Novaĵoj pri la venonta staĝo

Novaĵoj pri nia venonta staĝo
Pri la staĝo kiu okazos la 17an kaj 18an de novembro, ni havas tre bonajn novaĵojn.
Entute 32 personoj aliĝis: 8 komencantoj kaj 24 progresantoj. La plej bona novaĵo por la nespertaj organizantoj estas, ke el diversaj departementoj venos kelkaj staĝantoj. Sed kompreneble la plimulto konsistas el la lokoj klubanoj.
Baldaŭ ni tie nepre raportos pri tiu staĝo.
G.S

01 novembre 2012

NOVELOJ DE MIKAELO BRONŜTEJN EN LA FRANCA LINGVO

Mikaelo Bronŝtejn loĝas en Tihvin kiu estas ĝemela urbo de Hérouville Saint Clair. Li vizitis nin por la unua fojo en 1991 kaj multfoje revenis por kantadi aù prelegi.
Tri membroj de nia klubo kaj samideano de la pariza regiono francigis tri novelojn el lia novelaro aperinta en 2009, "Lecionoj por knabo". Aliaj membroj de Hérouville Esperanto poluris la tekston, faris fotojn kaj ilustris ĝin.
La moskva eldonejo "Impeto" ĵus aperigis ĝin sub la titolo "Leçons pour un garçon".
Gasto de nia societo dum sia prelegvojaĝo en januaro 2013, Mikaelo intervenos en la urba biblioteko por legi eltiraĵojn de tiuj noveloj kaj "Larimaquoi", loka asocio, legos la samajn eltiraĵojn en la franca.

Traductions de nouvelles

Des nouvelles de Mikaelo Bronŝtejn traduites en français par des membres de notre association

Romancier, poète, auteur-compositeur-interprète de ses chansons, Mikaelo Bronŝtejn est  bien connu dans le monde espérantiste. Il est un des principaux animateurs du groupe de Tikhvine, ville de la région de Saint-Pétersbourg jumelée avec Hérouville Saint Clair.

Depuis 1991 les associations de Tikhvine et d'Hérouville Saint Clair entretiennent des liens d'amitié très forts concrétisés par des voyages, des tournées de conférences et de très nombreux échanges par internet.

Trois membres de notre association, Gigi, Gérard et Yves, et un espérantiste de la région parisienne, ont traduit trois nouvelles tirées d'un recueil écrit en espéranto en 2009 par M. Bronŝtejn. Le livre en français est paru ce mois d'octobre 2012 sous le titre "Leçons pour un garçon" aux éditions "Impeto" de Moscou.

C'est aussi le fruit d'un travail collectif d'Hérouville Espéranto grâce à Françoise et Jean-Pierre qui ont fait une correction attentive de l'ouvrage, à Michèle qui a usé de ses talents de photographe et à Michelle qui a illustré la couverture et chacune des nouvelles.

Mikaël Bronstein
Leçons pour un garçon
112 pages
Editionos Impeto
Moscou, octobre 2012