17 octobre 2012

Dumonata vojaĝo en sudameriko


Nia klubano Patrick Etienne vojaĝis en Argentino kaj en Brazilo de aprilo ĝis junio 2012. Lia unua celo estis restadi por la dua fojo en "Bona Espero", esperantista eduka institucio kreita en 1974 por infanoj en socia risko. Tie li laboris dum pluraj semajnoj kaj poste iris ĝis la ĉefurbo de Argentino. Dum tiu longa vojaĝo li estis gasto de multaj esperantistoj. Per anekdotoj kaj fotoj, li raportos al ni pri tiuj travivaĵoj.
(Sur la foto, de maldesktre Patrick estas la kvina)

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire