06 avril 2012

Esperantista historio en Normandio

Ĵus retrovita foto de Maurice Locret (1915-2002). Certe la plej malnova esperantisto de Esperanto Hérouville.
La foto datumas de Aŭgusto 1936 kiam Maurice militservis (1935-1938 en submara ŝipo « Lamotte-Picket ») kiel ŝipa ĉefmekanisto.
Temas pri renkonto kun gimnaziaj aŭ studentaj esperantistoj en Muroran (Japanio). Kiam li haltis en haveno, Maurice provis kontakti la lokajn esperantistojn, notinde en Japanio kaj en Chinio (li gardis multajn vizitkartojn). Li sidas plej dekstre. Apude, alia maristo : Henri Berthelot.
Mi renkontis lin plurfoje en 90aj jaroj. Per la japanaj vizitkartoj, ni provis rekontakti japanajn esperantistojn. Mi memoras, ke unu respondis : li loĝis en Nagasaki kie eksplodis unu el la atombomboj. Ambaŭ homoj travivis la duan mondmiliton, kiun Maurice tre aktive partoprenis  kiel rezistanto. Li estis la sekciestro de la tiama  rezistorganizaĵo « Front National » en Honfleur. Post la dua mondmilito li fariĝis ĉefredaktoro de « L’Aurore de Basse-Normandie » kaj daŭre aktivis en la Komunista Partio. (Pliaj informoj legeblas per Google).
Mi memoras pri tre afabla kaj vigla homo. Ankaŭ tre modesta pri sia rolo dum la dua mondmilito : li prie nenion diris al mi. Mi informĝis pri tio nur post lia morto.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire