19 juin 2007

Villes jumelles

Cedo al Esperanto
Kioto (Japanio), Zagrebo (Kroatio) kaj Parizo (Francio) estas ĝemelaj urboj. Kutime Kioto-
Zagreba Asocio havas monatan kunsidon en la 2-a dimanĉo. Konsiderinte la partoprenon de la
preleganto en la 90-a Japana Kongreso de Esperanto en la 2-a semajnfino, la Asocio akceptis la
proponon de s-ino TAHIRA Masako, esperantistino el Kioto, pri ŝanĝo de la tago al la tria
dimanĉo, nome la 19-a de oktobro 2003. Tiutage s-ro Kreŝimir Barkoviĉ, ĝenerala sekretario de
Sennacieca Asocio Tutmonda en Parizo, prelegis en la kunsido de la Asocio che Kioto-urba
Internacia Domo sub la temo "Kroata Printempo kaj mi---1971-2003---" en Esperanto kun
japanlingva interpreto. La prezidanto de la Asocio bone parolas la kroatan lingvon, sed li cedis al
s-ro Kreŝimir Barkoviĉ paroli en Esperanto kaj al s-ino TAHIRA Masako interpreti japanen. S-ro
Kreŝimir Barkoviĉ naskiĝis kaj esperantistiĝis en Zagrebo, kaj nun loĝas en Parizo. Pro la ŝanĝo
de la tago nur malmultaj membroj de la Asocio ĉeestis la kunsidon, sed surprize 6 esperantistoj kaj
1 simpatianto de Esperanto aperis inter ili! (Laŭ raporto de s-ino TAHIRA Masako)
La projekto en gazeto
1. Esperanto en Azio estas 16-paĝa Bulteno de KAEM (Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de
UEA (Lauw Estrara Raporto de UE Freddy

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire